Eldonejo  Libera

     N o v a j     l i b r o j !

 

Ek sor! (Evgenij Georgiev)

 

Sonetkronoj tre maloftas en Esperanto. Por verki tian sonetaron, bezonatas ja profunda majstrado de la lingvo kaj granda arta kreemo. 

 

Tiu ĉi kolekto enhavas eĉ sep sonetkronojn, pli ol 100 sonetojn, interplektitajn per grandaj lerteco kaj kreivo. La sonetkronoj rakontas pri klasikaj temoj: mitologio, astronomio, muziko, gentoj, kaj tiel plu. Prepariĝu por epika vojaĝo tra la tempoj kaj kulturoj de ĉi Tero kaj Sunsistemo.

 

134 paĝoj, formato A5, ISBN: 978-144578-604-9

 

Prezo: 11,00 eŭroj

 

La fluganta akrobato (2 noveloj)

 

“La fluganta akrobato” kaj “Borko” estas fabeloj por infanoj kaj plenaĝuloj.

 

Ildiko en la fabelo “La fluganta akrobato” diras: “Se oni deziras realigi sian revon, oni devas forte kredi.”

 

En la fabelo “Borko”, la samnoma junulo havas specialan povon, sed devas lerni kiel uzi ĝin. Tiuj ĉi du verkoj de Julian Modest estas du elokventaj metaforoj, per kiuj la konata Esperanto-aŭtoro denove esprimis profundan filozofion kaj humanismon.

 

 46 paĝoj, kolore ilustritaj, formato A5, ISBN 9781447731153.

 

 Prezo: 7 eŭroj

 Fantaste kaj reale  de  Ewa Grochowska 

 

« Fantaste kaj reale » estas la unua novelaro de E.B. Grochowska. En ŝiaj rakontoj ofte io magia, fantasta kaj malbanala enplektiĝas en la realan vivon de homoj. Dum ŝi disvolvas la fantastan rakonton, la aŭtorino deziras sciigi siajn legantojn pri historiaj aŭ sciencaj eventoj.

 

Fragmento el la novelo “Paŝtisto”:

 

“Elĉerpitaj de la flugo, kiu daŭris pli ol kvardek tagoj, milionoj da blankaj pelikanoj estis alvenantaj de Namibio al Delto de Danubo en Rumanio. Albano aŭdis la bruon de multaj flugiloj kaj amike ekridis rigardante iliajn amuzajn, sakformajn mandiblojn. Tamen distrita, li forte klinis la bastonon. Tuj alvenis nimbostratusoj. Glacieretoj kaj neĝeroj plenigis la aeron. Pluraj centoj da pelikanoj, tre vundeblaj pro la malaltigo de temperaturo, forpasis pro frosto.” Kvin el la noveloj en tiu ĉi kolekto estas premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA kaj aliaj konkursoj.

 

89 paĝoj, A5, ISBN 9781447630524

 

Prezo: 8.50 eŭroj.

Printempa teruro! (Julian Modest)

 

En sia nova eta romano, la konata Esperanto-verkisto Julian Modest rakontas la vivon de juna virino, travivanta teruraĵon. Ĉu la ĉefheroino Ana, kiu estas instruistino, sukcesos daŭrigi sian vivon trankvile kaj harmonie? Ĉu ŝi denove ekkredos, ke la homoj estas bonaj kaj helpemaj kaj ĉu ŝi daŭrigos instrui la infanojn, ke ili estu sinceraj kaj honestaj? Tiujn ĉi gravajn vivdemandojn Julian Modest starigas al la legantoj.

 

 

 

84 paĝoj, formato A5, ISBN: 978-781445-75054-5

 

Prezo: 8,50 eŭroj

Vi povas trovi niajn librojn en la jenaj retbutikoj: