"La fluganta akrobato" kaj "Borko" estas fabeloj por infanoj kaj plenaĝuloj.
Ildiko en la fabelo "La fluganta akrobato" diras: "Se oni deziras realigi sian revon, oni devas forte kredi."
En la fabelo "Borko", la samnoma junulo havas specialan povon, sed devas lerni kiel uzi ĝin.
Tiuj ĉi du verkoj de Julian Modest estas du elokventaj metaforoj, per kiuj la konata Esperanto-aŭtoro denove esprimis profundan filozofion kaj humanismon.
46 paĝoj
Prezo: 7,00 eŭroj.
ĉu okazas mirakloj? Jes. En malvarma vintra nokto iu neĝhomo, farita de infanoj, subite ekparolas. ĝi ne deziras esti sola, sed havi amikojn kaj travivi neordinarajn aventurojn. La verkisto Julian Modest priskribas mirindan mondon, en kiu ĉio estas alloga kaj fabele bela.
Prezo: 10,00 eŭroj - 18,00 por la versio kun malmola kovrilo
ĉu ie ekzistas pirata insulo, stranga pirata ŝipo, kuraĝa fiŝkaptisto kaj bela knabino, kiu havas la neordinaran nomon Olivia? Jes, ili ekzistas en la fabelo de Julian Modest. La talenta Esperanto-verkisto alloge rakontas la mirindan historion de la Pirata Insulo, per kiu li enkondukas la infanojn en la miraklan mondon de la Esperanta literaturo kaj vekos ilian fantazion. Legante "La Pirata Insulo" la infanoj kaj iliaj gepatroj travivos agrablan, neforgeseblan vojaĝon.
Antverpeno estas ege malnova urbo, kiu unuafoje aperis en la kronikoj de la jaro 684, sub la nomo Antverpia. Neeviteble do tiu ĉi malnova urbo naskis multajn popolajn legendojn. En tiu ĉi libreto ni kompilis la plej konatajn legendojn el la urbo. Por la ŝatantoj de legendoj, ni aldonis fine de tiu ĉi libreto ankoraŭ du aliajn legendojn el Belgio, nome pri la mondvaste konata statueto de 'Manneken Pis'. La libreto estas tutkolora kaj ilustrita.
Prezo: 13 eŭroj.
El la antaŭparolo: Tiu ĉi libro estas kombino de du manlibroj pri desegnado de E.G. Lutz, nome What to draw and how to draw it (1913) kaj Drawing made easy (1921), ambaŭ libere disponeblaj en la publika havaĵo. En siaj libroj, Lutz ne tro teorie kaj kun humuro instruas kiamaniere pli facile desegni, analizante la objektojn, komencante ĉiam per tre bazaj linioj aŭ geometriaj figuroj. Krome, li defias la lernantoj ne nur desegni izolitajn figurojn aŭ objektojn, sed ankaŭ regule montras ilin en sceno. La libroj aperis antaŭ pli ol 100 jaroj, en tute alia tempo do, kio speciale videblas en la paĝoj pri desegnado de homoj, ludiloj kaj transportiloj, kiuj impresas tre malnovstilaj. ĉu pro tio oni forgesu aŭ forĵetu liajn librojn? Laŭ mi, tute ne! Unuflanke ĝi montras la vivon de tiu epoko, komence de la 20-a jarcento, aliflanke, iom lerta desegnisto povas tamen utiligi eĉ la malnovstilajn ekzemplojn.
Prezo: 12,50 eŭroj.
Ie en Afriko loĝas eta leono. Iun tagon, li decidas ke li volas lerni la blekojn kiujn faras liaj amikoj. Kion li tiam ankoraŭ ne scias, estas ke tio eĉ utilos al li ankoraŭ! Post la rakonto aperas kelkaj instruaj paĝoj pri la diversaj bestoblekoj kaj rilataj proverboj. "La eta leono lernas aliajn blekojn" taŭgas por infanoj ekde 3 jaroj.
Prezo: 10,19 eŭroj.
En tiu ĉi Praktika foto-vortaro vi trovos pli ol 200 kolorajn bildojn kaj pli ol 300 vortojn el la ĉiutaga vivo, ordigitaj en 27 kategorioj. Tiu ĉi libro do taŭgas ne nur por familioj kun infanoj, sed ankaŭ por instruistoj kaj lernantoj de Esperanto.
Prezo: 18,00 eŭroj, tutkolore ilustrita
"La vegetara leono" estas facila, ilustrita rakonto por infanoj en grandformata libro. Post la rakonto venas mallonga raporto pri vere ekzistinta vegetara leono. Fine, la libro enhavas ankaŭ 20 paĝojn kun receptoj, allogaj por fari kune kun infanoj.
Prezo: 9,00 eŭroj
Post la aventuro en Brazilo, kiam ili devis solvi la enigmon de "La malbeno de Tarumo kaj Nurana", Andrea, Hua, Mavomo, Roza kaj Eriko renkontiĝas denove por klarigi novan misteron, nun en Antverpeno, Belgio. Du aliaj personoj kuniĝas kun ili: la knabino Klara kaj la juna diplomato Lufimpu. En streĉa tago, ili havas malmultajn horojn por forkuri de danĝera bandito, liberigi senkulpan viron kaj ankoraŭ evitigi tragedion en hotelo, kie okazas grava kunsido de UN. Por tio, ili bezonas deĉifri mesaĝon pri la Blua Sonĝo. La libro estas tute kolora kaj ilustrita.
Prezo: 20 eŭroj.
Kvin infanoj el malsamaj kontinentoj renkontiĝas en Brazilo okaze de kongreso de la internacia lingvo. Ili pretervole implikiĝas en aventuron kiu komenciĝis antaŭ jarcentoj, kiam du totemoj estis ŝtelitaj el indiĝena tribo kaj el tio naskiĝis terura malbeno. Tiu ĉi libro en 2018 estis elektita "Infanlibro de la jaro" en Belartaj Konkursoj de UEA. La libro estas tutkolora kaj tre bele ilustrita!
Prezo: 23,29 eŭroj.
Tiu ĉi libreto prezentas malgrandajn, ĉiutag ajn aventurojn de hundoj kaj katoj, kaj ilian percepton de la mondo. La historietoj taŭgas por ĉiuj kiuj ŝatas hundojn kaj katojn kaj serĉas facilan legaĵon.